05/05/2015

Platano - LS/006-011






- - -

006 - 2014 (2:29)
007 - Trista Ebrio (1:36)
008 - Tekila Barato (2:01)
009 - Mens' bilboka (1:26)
011 - Bretona Bubo (0:59)
012 - Ghis tuj (2:28)


- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
5 etetaj kantoj donitaj... 

Atandante SE-MO (Sen Motivo) pli serioza projekto
(ankaux senpaga) kiu devas iam aperi. 
En 2016, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun
projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon.

---
Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2





05/10/2013

Jonny M - Foresto (akustika regeo)

Jen nova albumeto de Jonny M.



06/09/2013

Platano - SEMO (Sen Motivo)

(eo) Jen mikskasedo SEMO (SenMotivo) mp3oj  kaj paroloj senpage elsxuteblaj cxi-tie...
(fr) Voici la mixtape SEMO (SenMotivo) les mp3 et les paroles (en espéranto) sont ici
(en) The new mixtape SEMO (SenMotivo) get mp3 and lyrics (in Esperanto) hear

En 2014, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon. http://goo.gl/5pvMO







---


Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2


Por aliaj senpagajxoj iru tien:

15/06/2013

"Regestilo" de Jonny M



Album "Regestilo"  -  Jonny M

Aĉetu la KDon /// Buy the CD:
http://vinilkosmo.com/?disc=vkkd117
Aĉetu albumon digitale /// Buy the digital album:
http://cd1d.com/fr/album/regestilo


26/02/2013

Platano - LS/000-005

[Fotoj Diana S.]

- - -

001 - Obama (1:17)
002 - Espero (1:24)
003 - Nova Jaro (1:27)
004 - Depardieu (1:43)
005 - Mono (1:54)


- - -
LS por Libera Stilo (freestyle) far' de Platano.
5 etetaj kantoj donitaj... 

Atandante SE-MO (Sen Motivo) pli serioza projekto
(ankaux senpaga) kiu devas iam aperi. 
En 2014, aperos 1a albumo de Platano. Por subteni tiun
projekton vi povas promesi la acxetado de tiun diskon.

---
Ankaux eblas acxeti diskon de la Pafklik kaj Hiphopa Kompilo vol. 2


Por aliaj senpagajxoj iru tien:


01/09/2012

Espokatrtel' : Biznes'



1.Espokartel'
2.Hindukush'
3.El La Papertas'
4.En La Kabano
5.Espokartel' II
6.Biznes'
7.Manifesto
8.Espokartel' III
9.Centprocenta Pajac'
10.Elspezoj

07/06/2011

HipHopa Kompilo Vol.2

Albumo ref.: VKKD106-041 - KD ekstra 17 titoloj – 51:00 mn + 10 instrumentaj MP3 por karaokeo
HIPHOPA KOMPILO Volumo 2 - Diversaj artistoj – Internacia - Produktita de Vinilkosmo © 2011






PLENA ALBUMO 10€


Jen hiphopa kompilo 100% en esperanto, kaj simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo.

Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !

Male al Volumo 1 de la kompilo*, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua volumo estis profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas de la poproka universe, estis tamen la unua bando kiu repis en Esperanto.

Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Platano, ‘Lasta kanto’), viglaj kantoj (Jonny M, ‘Diru mi nun’), pop-rok (Dolchamar, ‘Tritaga afero’), ĝis ornamaĉa dirty-south (Eterne Rima, ‘Fidela’).

Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi ebligas eksperimentadojn kaj neelpenseblajn kunlaboradojn inter la artistoj en vera internacia etoso.

Bugge Bang (Danio)
Bugge Bang Buŝritmo Bugge Bang estas juna denaska esperantisto, ĉar lia patro estas Kim de la fama grupo Hotel Desperado. Li tre june interesiĝis pri hiphopa arto de la buŝritmo (angle human beatbox). Li partoprenis eĉ kursaron por pliperfektigi sian arton.

Carina (Svedio)
Carina Carina estas juna esperantistino. Ŝi naskiĝis kaj vivas en Svedio. Ŝi estas denaska esperantistino, kaj ŝiaj gepatroj estas la fama muzika duopo ĴomArt kaj Nataŝa, origine de Kazaĥio. Ŝi kantas ekde kiam ŝi estis 3 jaraĝa , ŝiaj gepatroj eldonis la diskon Carina kantas por vi en esperanto, kiu kompilas kantojn kiujn ŝi registris de 2002 ĝis 2009.

Diablo (Kanado)
Diablo Diablo, origine de Portoriko, estas esperantisto de malmulte da jaroj, sed li muzikas delonge. Nuntempe li nur muzikumas, sed ankoraŭ ne repas en esperanto. Li komponas muzikaĵojn kaj vendas ilin al multaj repistoj kiuj repas ĉu hispane ĉu angle. Li eĉ vizitis L.A. kaj laboris kun kelkaj famaj produktistoj, ekzemple DJ Muggs (Cypress Hill!).

Dolchamar – Pieĉjo (Finnlando)
Pieĉjo Dolchamar (antaŭe Dolcxamar) estas muzikgrupo kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando. Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon, kaj kantas. En la unua albumo de Dolcxamar estis la unua kanto tute repita, ‘Ĉu vi pretas?’ Ĝi havis tuj grandan sukceson.
Pro foriro de membroj, la bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003. Ili eldonis pli rokan albumon, Rebela sono. Kaj denove kun ŝanĝoj en la bandoj en 2010, Trajn’ nenien. Nur Patrik Austin (Pieĉjo), restis de la komenco de la bando. Li aperis sole en HHK Vol. 1 kunlabore kun DĴ Roĝer, kaj en HHK Vol. 2 ĉe la kanto ‘Nia hiphop'’.

Eterne Rima
(Japanio)
Eterne Rima Eterne Rima naskiĝis en Pollando kaj nuntempe loĝas en Japanio. Lia unua demo-albumo Por miaj gefratoj aperis neoficiale en 2001. Li kontribuis per du kantoj al Hiphopa Kompilo Vol. 1. En 2010, li eldonis senpagan albumetonPor la rep', por anonci la alvenon de plena albumo Samideano.

Gijom Armide
(Francio)
Gijom Gijom estas franca kantisto kaj pianisto. Li muzikumas de infanaĝo, kaj esperantiĝis en 2008. Loĝante en la sama urbo kiel Platano (Parizo), ili havis ideon krei komunan kanton. Rezultis ‘Ĝimini la akrido’.

Jonny M
(Germanio)
Jonny M Jonny M estas juna germano. De 2006 li sin dediĉas al rep-raga-regeo-muziko en la germana, kaj de 2009 en esperanto. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, albumeton kun 5 titoloj, kiu estas libere elŝutebla ĉe interreto. PorHHK Vol. 2 li registris kanton kun Tinitus el Svislando.

Marteno
(Slovakio)
Marteno Marteno estas repisto kiu naskiĝis en Slovakio, kaj nun loĝas en Britio. Li repas de 2003, ĉefe koncertetas dum esperantaj renkontiĝoj. La kanto ‘PI’ estis kantita en 2006. Li interesiĝas ankaŭ pri lingvoj, ekzemple en ‘PI’ en unu parto estas la unua repado en la lingvo loĵban!

Platano – La Pafklik
(Francio)
Platano La Pafklik estis hiphopa duopo kiu unue koncertis en 2006. Ĝi konsistis el du parizanoj, Platano kajKatakana. En la bando, Platano repis kaj skrapumis, dum Katakana komponis muzikon kaj repis. En 2008 ili eldonis albumon Fek al Esperanto. Ili aktive partoprenis ankaŭ en HHK Vol. 1. Sed pro diversaj kialoj, en 2010 la grupo disiĝis. Nun Platano repas je muziko de aliaj muzikistoj. En HHK Vol. 2, Platano laboris kun Diablo, Eterne Rima, kaj Gijom Armide. La Pafklik aperas ĉi tie en la kanto ‘Nia hiphop'’. Katakana komponis la bazon de la instrumentaro.

Tone
(Brazilo)
Tone Tone estas brazila repisto. Li famiĝis pro ‘Nova kanto’, unuafoje kantita en Pato Branco dum Internacia Junulara Kongreso 2002. Li faris turneon en Eŭropo en 2009, tiam li promociis sian oktitolan albumeton Repe, Ritme, Sone....

La HHK1 daŭre libere elŝulteblas ĉe la retejo HHK1 (HIPHOPA KOMPILO Vol.1)

Klaku sur la HHK2 albumo por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.